Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

En la memorlibron de Etelke

Se ĉi literoj nigraj, kiujn mi nun enskribas,
estus la sombra sorto, kiu vin eble plagus,
mi ĵetus for la plumon, kaj plu ne skribus, kvankam
por ĉiu streko oni po unu mondon pagus.